Skabeno (france: échevin, germane: Schöffe, nederlande: wethouder, flandre: schepen) estas publika estrarano en belgaj, nederlandaj kaj germanaj komunumoj. La skabeno estas membro de la kolegio de urbestro kaj skabenoj. En Nederlando skabenoj estas elektitaj de la komunuma konsilantaro.